Projekto:Unesko 2021
Unesko 2021
Paco naskiĝas en mensoj kaj koroj de homoj. Tiujn ĉi valorojn kaj idealojn de Unesko ni celas disvastigi en Esperanto ankaŭ pere de tiu ĉi artikol-redakta konkurso. Ĝian okazigon instigis rekte Unesko, kiu konsideras Vikipedion taŭga maniero por subteni sian mision.[1]
La konkurso en 2021 jam finiĝis! Dankon al ĉiuj partoprenintoj!
Antaŭ ol vi komencos, zorge konsultu la regulojn. Poste kreu aŭ plibonigu artikolojn rilatajn al Unesko kaj aldonu ilin al la listo.
Vi verkas ĉefe por helpi al Vikipedio en Esperanto, al libera edukado, al Esperanto, kaj precipe al disvastigo de valoroj kaj idealoj de Unesko. Al palpeblaj premioj apartenas specialaj insignoj al via uzanto-paĝo kaj jenaj premioj:
- 1a premio: donackarto valora 60 € + Unesko-libro + Unesko-Kuriero
- 2a premio: donackarto valora 35 € + Unesko-libro + Unesko-Kuriero
- 3a premio: donackarto valora 10 € + Unesko-libro + Unesko-Kuriero
- 4a premio: Unesko-libro
- 5a premio: Unesko-Kuriero
statistikoj | |
---|---|
redaktantoj | 8 |
artikoloj entute | 103 |
novaj artikoloj | 73 |
redaktoj | 540 |
grandeco | 612 K |
Gratulon al la venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!
Vicordo:
Rilata temo: Unesko
Organizantoj: UEA - Universala Esperanto-Asocio (Fernando Maia Jr., Trezoro Huang Yinbao), ELiSo - Esperanto kaj Libera Scio (KuboF Hromoslav)
- ↑ Tiu ĉi konkurso temas pri Unesko, sed Unesko ne organizas, nek rekte subtenas ĝin. La konkursaj materialoj respektas sole la vidpunktojn de la organizantoj (UEA, ELiSo); ne nepre tiujn de Unesko.