[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/
MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Noveloj

Zagrebaj Solistoj en Bonaero

por Mario Saboleosky

Somera Esperanto-Kurso en Motovun en Kroatio. Aŭgusto nudigis la dorsojn de la virinoj. En eta poŝtoficejo de la urbeto poŝtistino ĉiun matenon enpikas stampilon por ŝanĝi ties daton. Per la tuŝoj de la pikilo ŝi mallongigas la someron. Þiaj klientoj obstine sendas bildkartojn por pruvi, ke la urbo reale ekzistas, ne nur fotita inter la nuboj.

En la hotelo Kaŝtel estas salono kun antikve ornamitaj muroj, stukaåoj formas kornojn el kiuj fruktoj elverŝiĝas, abundaj kiel la vivo. Sur la verda tablo mi aranĝas librojn. Mi atendas lernantojn. Ili ankoraŭ ŝmiras buteron sur siajn pantranĉaåojn. Estas la tempo antaŭ la leciono. La gelernantoj ankoraŭ ne konas unu la alian.

Kiu eniros? Franca, kun okulfrapaj orelringoj. Þia edzo mortis antaŭ nelonge kaj ŝi nun lernas la unuajn lecionojn de la sendependa vivo. Malfacila rekomenco. Facila rekompenco.

Anne estas marksisto. Ŝi vizitas la landojn kiuj devige estimis Marx por vidi, kiom restis el lia instruo. Malmulto.

Dionisio. Li estas komputisto, li venis por ekzerci la lingvon. Kiam li etendis la fingron dum la ekskursa tago, alflugis papilio. Li ne sciis, ke povas esti tiel simple, la lingvo, kaj la papilio.

Antonio kreskigas fruktarbojn en iu banloko kiu odoras je sulfuro. En la fruktĝardeno loĝas serpento. Nur unu. Amika. Kiel nomiĝas tiu frukto en la ĉokolado? Avelo? Nu, jes, li posedas aveletarbareton.

Lasta sidis Mario. Li estas vortavara en la unua leciono. Li apogis lambastonojn apud si. Li havas irhandikapon.

La kurso povus komenciĝi.

Instruisto komencas la kurson. La kurso komenciĝas.

Ekstere somero. Sunradioj vetkuras sur la foliaro sub la fenestro. Instruisto serĉas instruspicojn por vigligi la etoson. Interkona mateno. Kiu vi estas? Instruisto prezentas sin.

- Mi venas el la urbo kiu nomiĝas Zagreb. Ĉu iu konas ĝin?

- Jes. La ĉefurbo de Kroatio.

Iu travojaĝis. Iu haltis dum kelkaj horoj.

- Mi konas la Zagrebajn solistojn. - diris Mario.

- Ĉu vi konas muzikon de la Zagrebaj solistoj?

- Jes.

- Kie vi aŭskultis la Zagrebajn solistojn?

- Hejme, en Bonaero.

Lernantoj el Londono kaj Italio scias nenion pri la Zagrebaj solistoj. Lernanto el Argentino diras, ke li ricevis koncerton de la Zagrebaj solistoj.

- Oni diras: ricevi diskon. Iri al la koncerto. Muzikistoj muzikis en la koncertejo.

Mario ne estas kontenta pri la proponitaj vortumoj. Li ricevis diskon de la panjo. De la patro li ricevis la koncerton. Instruisto proponas plurajn solvojn por montri diversecon de la stilo.

- Kie okazis la koncerto?

- En la ĝardeno de nia vilao.

Scivolo kreskas en la klasĉambro.

Instruisto pardonpetas. Ekzistas specialaj kazoj kiel tiu en Bonaero. Jes, oni povas ricevi koncerton. Por kiu okazo vi ricevis la koncerton? Okaze de kiu evento?

- Mi havis naskiĝtagon.

- Kiom da jaroj vi havis?

- Dek.

- Mi ricevis koncerton okaze de mia deka naskiĝtago. Aŭ: Por mia deka naskiĝtago mi ricevis ...

- Por mia deka naskiĝtago mi ricevis la koncerton de la Zagrebaj solistoj en la ĝardeno de nia vilao.

- Vi estas mia unua lernanto kiu ricevis koncerton en sia ĝardeno por la deka naskiĝtago. Ĉu tia donaco estas argentina kutimo?

- Ne, tio estis kutimo de mia patro.

- Kian profesion havas via patro?

- Li estis åurnalisto, artkritikisto. Li havis la kutimon inviti artistojn al nia hejmo. Mia fratino Noemi kaj mi rajtis esti ĉe la tablo kun la artistoj, ĝis ni laciĝis.

La kunklasanoj atente aŭskultas. Neniu sunradio delogas ilin.

- Mia patro aŭskultis la Zagrebajn solistojn en Novjorko. Post kelkaj jaroj, kiam li aŭdis, ke ili gastos en Argentino, li invitis ilin por la festo velada al nia hejmo.

- Kio estas velada?

- Tio estas noktfesto kun kandeloj. Noktmanĝo. Ĝis mateno.

- Ĉu vi scias kiel nomiĝis la orkestrestro?

- Antonio Janigro.

- Ĉu vi memoras la programon?

- Kvar sezonoj, de Vivaldi.

- Ĉu vi estis feste vestita?

- Jes. Mi memoras. Mi havis veluran jakon kaj papilikravaton. Silkan tukon en la poŝeto. Mia patrino estis desegnistino. Þi desegnis niajn kostumojn por tiu vespero. Por mia fratino Noemi ŝi desegnis rozkoloran robon en la stilo de imperiestrino Sisi. Mia panjo ŝatis kostumojn. Þi portis robon el nigra veluro kun tri vicoj da perlĉenoj.

- Ĉu vi havis guvernistinon?

- Jes.

- Ĉu via guvernistino parolis france?

- Jes, unu guvernistino parolis france.

- Ĉu vi havis du guvernistinojn?

- Jes.

- Kian lingvon parolis la dua guvernistino?

- La anglan.

- Kian lingvon oni parolis hejme?

- La hispanan. Mia avo estis pola judo.

- Kie vi lernis la italan?

- Hejme, mi havis italan instruistinon. Mia panjo estis italdevena. Þi finis studadon de desegnado en artlernejo en Florenco.

- Kaj kie oni servis la manĝon en la ĝardeno?

- Kie? Estis tabloj en la ĝardeno.

- Kiu helpis servi la manĝaåon?

- Servistinoj. Kiam ni havis gastojn, ni havis ses servistinojn.

- Kiom da gastoj venis al la koncerto?

- Eble cent.

- Nu, amikoj, parencoj, najbaroj. Ankaŭ la urbestro. Mia panjo havis du fratojn muzikistojn. Kiam ili aŭdis, ke por la festo de velada en nia ĝardeno muzikos la Zagrebaj solistoj, ili venis el Germanio kaj Usono.

- Kia estis via ĝardeno?

- Ha, granda. Grandega.

- Kiaj arboj kreskis tie?

- Palmoj kaj cedroj, ekzemple.

- Ĉu estis floroj?

- En unu parto de la ĝardeno kreskis blankaj floroj. Tiu parto gvidis al la domo. En la aliaj kreskis bluetaj jakarandoj. Tio estas tropikaj floroj. Iliaj bedoj estis ĉe la konstruaåo por servistoj. Kune ili formis la argentinan flagon.

Instruisto plezure aŭskultis kiel la tabelvortoj grimpas el la desegnita kaĝo al la vivo.

- Ĉu via familio ofte havis koncertojn en la ĝardeno?

- Ne ofte. Foje. Tiu por mia deka naskiĝtago estis la plej bela.

Antonio Janigro, la orkestrestro, estis la unuan tagon en la nova kontinento iom mishumora. Dum la longa flugvojaĝo lia piedo ŝvelis.

Li volis profiti kaj promeneti dum la unuaj liberaj horoj ĉirkaŭ la hotelo, antaŭ ol li komencos ekzerci kun la orkestranoj en la loka koncertejo. Li surpriziĝis kiam oni informis lin, ke atendas lin en la hotelsalono s-ro Saboleosky. La sinjoro ne estis de la Kulturministerio kiel kredis la muzikisto. La sinjoro estis la loka artkritikisto, kiu venis precizigi pri la programo en la ĝardeno. Nur tiam la muzikisto komprenis ke koncerto ĉe Saboleosky ne estas la nomo de iu koncertejo, sed la persona nomo de la invitinto. La ĉemizo de sinjoro Saboleosky tiom brilis en la sunlumo, ke Janigro palpebrume forturnis la rigardon. Li kontrolis, ĉu la afabla gastiganto konscias kiom da muzikistoj kunturneas. Sinjoro Saboleosky konis ĉiujn detalojn pri ili. Li tuj proponis, ke li aperos kun sia aŭto kaj kvar taksioj en la koncerna tago por gvidi ilin al la vilao. La Porsche-aŭto de sinjoro Saboleosky atendis je la interkonsentita horo antaŭ la hotelo kaj gvidis la taksian karavanon for el la centro al la ĝardenaj urbopartoj.

Ĉe la larĝa pordego atendis la servistinoj. Vento ludis en la blankaj organdiaj antaŭtukoj kiam ili ridetis. La knabinoj gvidis la muzikistojn al la ĝardena scenejo. Vjolo dumvoje ŝercis, ke hejme oni tiutempe partikunsidas, dum jen ili muzikos dum nokta velada. Enirinte al la ĝardeno la vjolo komentis, ke verŝajne sinjoro Saboleosky en sia antaŭa vivo estis ĝardenisto en la ĉielo. Iom ĉiele aspektis la ĝardeno. La dorlotata unua violono eklarmis je la vido de florgrapoloj. Nur jardekon poste oni tiajn larmojn nomos alergio. Kiam la orkestrestro vidis, ke la guvernistino helpas la etan knabon en velura jako veni al la solena sidloko, la emocioj sufokis lin. Sinjoro Saboleosky forgesis mencii, ke la naskiĝtaga infano estas invalida. Sed la Zagrebaj solistoj neniam antaŭe muzikis por handikaphava knabo. Ili sentis, ke la knabeto kaj ne la velada estas en la mezo de la vespero. La muzikistoj solene trinketis la bonvenigan trinkon el la etaj glasoj de la pletoj de ridetantaj servistinoj. Kiam silentiĝis la susurado de la ĝardeno kaj densiĝis la vakso de la kandellarmoj, la orkestrestro levis la muzikbastoneton.

La lumo splitiĝis en la orelringoj de la sinjorinoj. La muziko ekodoris el la kordoj.

Aplaŭdoj poste leviĝis al la steloj.

Kiam la matena vento eksusuris inter palmoj kaj cedroj, la panjo vokis Marion.

- Venu, Mario, al la dormejo. Finiĝis la festo. Jam mateniĝas. Neniam plu vi estos dekjara. Jam vi eniris la dekunuan. La unuan fojon vi maldormis ĝis la mateno.

Noemi, en sia imperiestrina robo, apogita al seĝo jam endormiĝis.

- Tio estis la plej bela festo en Bonaero, kiun mi iam vidis. - ridetis la panjo kontente kaj rigardis tra la ĝardeno, kie la servistinoj jam malmuntis la scenejon.

En la fono de la ĝardeno, proksime al la pordo, la patro Saboleosky per sincera manpremo dankadis al sinjoro orkestrestro. Janigro tenis en la mano lian biblian versaron, dediĉitan al la naskiĝtago de Noemi. Tiu feste bindita poemaro estis la invitilo al la ĝardenfesto.

Vento ekmovis la foliojn de la cedraj branĉoj. Servistinoj per la longaj bastonestingiloj puŝestingis la kandelojn. Fajna fumo buklis ĉirkaŭ la kandeloj. La ĝardenfesto leĝere ekodoris al fumo.

- Ek! Al la lito, Noemi! Jam mateniĝas, finiĝis la festo! - guvernistino puŝetis la endormiĝantan knabinon.

La panjo Saboleosky rigardis de la ŝtupetaro kiel fumetkurtenoj kovras la muzikeventon. Þi iomete skuiĝis. Tio estis ne pro la matena frisko, sed pro la muziko.

Silento en la klasĉambro.

Oni aŭdis, kiel kelnerino alportis manĝilaron sur la terasan tablon. Alproksimiĝis la tempo de tagmanĝo. Dronintaj profunden en la ĝardenon de la vilao Saboleosky, ni havis la impreson ke la manĝilaro venas de la arĝentaj pletoj el Bonaero.

- Ĉu via familio ankoraŭ organizas koncertojn en la ĝardeno?

- Ne plu. Kiam la patro mortis, oni vendis la vilaon kaj la konstruaåon por la servistoj.

- Kaj la ĝardenon?

- Oni dispecigis la terenon kaj aparte vendis la blankajn kaj aparte la bluajn bedojn.

- Ĉu restis al vi nenio el tiu bela ĝardeno?

- Restis. - respondis Mario kaj paŭzis.

Ni pintigis la orelojn.

- Restis al ni la koncerto de la Zagrebaj solistoj. Kiam iu el la familio Saboleosky malgajas, tiu vespere aŭskultas la Zagrebajn solistojn.

"Spomenka ŠIMEC

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO, jarkolekto 2001, numero 07, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Spomenka Štimec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-30